Ἀνάβασις | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Ksenofono | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | antikva greka lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | vojaĝlibro • historiografio | ||||
Loko de rakonto | Trabzon • Dardaneloj • Armenio • Nigra Maro | ||||
| |||||
Anabazo (el la malnova greka lingvo: Ἀνάβασις [anábasis]; "ekspedicio supren") estas la plej fama libro de la antikva greka profesia soldato kaj verkisto Ksenofono. La sep-voluma verko estis kunmetita ĉirkaŭ la jaro 370 a.K., kaj, tradukebla kiel, La Marŝado de la Dek-Miloj, pro la 10 000 Hoplitoj kiu partoprenis la vojaĝon. La rakonto priskribas la afliktojn de grekaj solduloj kaj ilian vojaĝon en la Persan Imperion kaj ilian revenon al Grekio. Tiu rakonto estas la plej konata verko de Ksenofono, kaj "unu el la grandaj aventuroj en la homa historio".
Ksenofono akompanis la Dek Milojn, granda armeo de grekaj solduloj dungitaj de Ciro la Juna, kiu intencis kapti la tronon de Persio de sia frato Artakserkso la 2-a. Kvankam la miksita armeo de Ciro batalis al taktika venko en la batalo de Kunaksa, en Babilono (401 a.K.), Ciro estis mortigita, igante la agojn de la grekoj negravaj kaj la ekspedicio fiaskis.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search